Karbonbuĝeto 2019

Dum kunsidas la politikistoj en Madrido por diskuti kiel atingi progresojn en emisireduktado, publikiĝis la studo Karbonbuĝeto 2019, analizinta la mondvastan evoluon de forcejgasaj emisioj. Bedaŭrinde la emisioj ne malkreskis lastatempe. Iometaj progresoj en Usono kaj Eŭropo neŭtraliĝas de pli da emisioj en Azio.

jaraj karbonemisioj

Damaĝoj pro vetero 2018

La asocio Germanwatch e.V. publikigis novan eldonon de sia Tuttera indekso de klimat-riskoj 2020 - vetero-rilataj perdoj 2018 kaj 1999 - 2018 (angla).

Surbaze de asekuraj datumoj ĝi montras, kiuj landoj en 2018 plej multe suferis pro veterekstremoj. (La germana retpaĝo enhavas ankaŭ referencojn al resumoj germana, hispana kaj franca.)

Laŭlanda indekso en 2018

Dek plej trafitaj landoj en 2018

(Indas iom skeptike konsideri la ciferojn, ĉar statistikoj kaj asekuroj en diversajn landoj ne samgrade funkcias.)